Oceana planedo, aŭ akvoplanedo, estas hipoteza tipo de planedo kies surfaco estas tute kovrita je akva oceano.
Planedaj objektoj kiuj formiĝas en la ekstero de la Sunsistemo havas konsiston pli malpli sama al kometoj, proksimume 50% da akvo kaj 50% da roko. Simulado de la formiĝo de la Sunsistemo montras ke la planedoj tendencas migri el kie ili formiĝas, kio estigas la eblecon ke glaciaj planedoj translokiĝu al pli proksimaj orbitoj kie la glacio fariĝu likva, estigante oceanajn planedojn. Ĉi tiu eblo estis unue menciita de Marc Kuchner [1] kaj Alain Léger[2] dum 2003. Tiaj planedoj povus, teorie, teni vivon.
La oceanoj de tiaj planedoj estus kelkdek cent metrojn profundaj, multe pli profundaj ol la oceanoj sur la Tero. La grandega premo ĉe la subaj regionoj de tiuj oceanoj povus formi stratumon el ekzotaj formoj de glacio. Ĉi tiu glacio ne nepre devus esti tiom malvarma kiel la normala glacio. Se la planedo troviĝas sufiĉe proksime de ĝia stelo tiel, ke la akvo atingu sufiĉan temperaturon por boli, la akvo fariĝus superkrita kaj ne havus bone difinitan surfacon.[2] Eĉ sur pli malvarmaj kondiĉoj, la atmosfero povus esti multe pli dika ol tiu de la Tero, kaj konsisti el akva vaporo, estigante grandan forcejan efikon.
La ekstersunsistema planedo GJ 1214 b estas la plej bona kandidato esti oceana planedo.[3][4].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search